August 2, 2021
Militrakonto, « La taksiisto kaj la naŭ krucoj », Militrakonto, ID : 10670/1.9gfdem
Konata laŭ la pseŭdonimo Diego Abad de Santillán, Sinesio Baudilio García (1897-1983) estis elstara hispanlingva anarkiisto. Naskiĝinte en Hispanio, li multe aktivis en Argentino, en la kadro de Federación Obrera Regional Argentina (FORA) [Argentina Regiona Laborista Federacio], kaj kiel eldonisto de influa liberecana gazeto La Protesta.[1] Fakte, multaj hispanoj ĉefrolis en la anarkiisma movado en Argentino dum la unua triono de la pasinta jarcento. Unu el ili, pri kiu parolas Abad de Santil...