5 janvier 2020
Ce document est lié à :
info:eu-repo/semantics/reference/issn/2492-8933
info:eu-repo/semantics/openAccess
Javier Alcalde, « Ekzile en Meksiko », Militrakonto, ID : 10.58079/rmar
Kiam okazis la faŝista puĉo en Hispanio (1936), malmultaj landoj subtenis praktike la laŭleĝe voĉdonitan respublikan registaron. Inter tiaj esceptoj elstaris la Meksika Respubliko de Lázaro Cárdenas del Río (1895-1970), kiu en 1939-1942 akceptis pli ol 20.000 hispanajn rifuĝintojn. Historiistoj kalkulas, ke almenaŭ 25% el ili estis intelektuloj. “Tiuj ĉi enmigrantoj ne nur kaptis la proponitan liberecon, sed kompense redonis al la lando nemezureblajn valorojn. Ili interalie ekstimulis la es...