1 septembre 2019
Ce document est lié à :
info:eu-repo/semantics/reference/issn/2492-8933
info:eu-repo/semantics/openAccess
Ulrich Lins, « Rezisto kaj eskapo », Militrakonto, ID : 10.58079/rmag
La 1an de septembro 1939 komenciĝis la Dua Mondmilito. Ĉi-okaze atenton ankaŭ meritas incidento, kiu okazis en Bratislava la 2an de septembro, la tagon post la germana invado en Pollandon. Ĉekoslovakio estis jam plene sub kontrolo de Germanio ekde marto 1939. Olivio Kővári, juddevena peltokomercisto en la centro de la ĉefurbo de slovaka Ŝtato kooperanta kun Germanio, tiutage venis hejmen kaj raportis, ke juda barbulo estis surstrate mistraktita de du junuloj portantaj blankajn ŝtrumpojn kaj ...