Inter rusoj kaj germanoj, kiuj iom konas la rilatojn inter tiuj du popoloj, Lev Kopelev (1912–1997) estas tre bone konata. Elstara rusa ĝermanisto, li flue parolis la germanan lingvon kaj atingis renomon kiel peranto inter la rusa kaj germana literaturo. Multan atenton trovis lia amikeco kun la verk...
Eugène Adam (Lanti) kaj la disreviĝo de maldekstruloj La literaturo pri George Orwell (1903-1950), la aŭtoro de la rakonto La besto-farmo kaj de la romano Mil naŭcent okdek kvar, estas abunda. Unue dank’ al la biografio de Bernard Crick (1970) ni scias ankaŭ, ke li rilatis kun maldekstraj esperantis...
La 4-an de junio 1901 en Lodzo, Łódź en la nuna Pollando, naskiĝis homo, kies nomon la esperantistoj antaŭ la Dua Mondmilito bone konis, sed kiu poste estis preskaŭ forgesita. Temas pri Izrael Lejzerowicz. En lia urbo vivis granda nombro de judoj, kaj li estis unu el ili. Esperanton li lernis en 191...
En la historio de pereigado de judoj ofte elstare menciiĝas la Geto, kiun kreis la germanaj nazioj ekde la somero de 1940 meze de la pola ĉefurbo Varsovio. La bazaj faktoj pri tio, kiel la nazioj unue per mizerigo kaj malsatmortigo, poste per sistema murdado ekstermis la plej multajn judojn en Polla...
Ekde kiam ŝi naskiĝis la 4-an de majo 1910, Varvara (Barbara) Cvetkova pasigis preskaŭ sian tutan vivon en Peterburgo (kiu dum preskaŭ sep jardekoj nomiĝis Leningrado). Tiun vivon skuis unue la Oktobra Revolucio (1917). Kiam ŝi estis eĉ ne dekjara, ŝian patron minacis ekzekuto: en Taganrog, kien la...
Ke inter la judaj viktimoj de naziismo estis ankaŭ familianoj de Zamenhof kaj aliaj adeptoj de Esperanto, estas konate. Sed aliaj malpli famaj homoj estas preskaŭ forgesitaj: pri Julius Glück (1877-1942) ni memoru ĉi-loke. Julius Glück naskiĝis la 12-an de maro 1877 en Daleké Dušníky en Bohemio. Kie...
Paul Friedrich Wilhelm Tarnow naskiĝis en Barmen (nun parto de la urbo Wuppertal en Germanio) kaj tie pasigis sian junaĝon. La gepatroj baptis lin „Friedrich Wilhelm" laŭ la tiama kronprinco, kiu portis la esperon de tiamaj liberaluloj. Plibonigoj de la urba infrastrukturo, ekzemple la laŭpaŝa elekt...
La 1an de septembro 1939 komenciĝis la Dua Mondmilito. Ĉi-okaze atenton ankaŭ meritas incidento, kiu okazis en Bratislava la 2an de septembro, la tagon post la germana invado en Pollandon. Ĉekoslovakio estis jam plene sub kontrolo de Germanio ekde marto 1939. Olivio Kővári, juddevena peltokomercisto...
József Porcsin [Ruĝamo Bonesper] (1896/97-1971) Pri la mondo Bonesper kvazaŭ denaske scivolis, eble tial lia plej ŝatata fako en gimnazio estis geografio, ĉar, kiel li rakontis, tio ebligis al li "‚viziti‘ k ‚vidi‘ en mia naiva revado fantazia malproksimajn landojn". Li fine decidis provi kaj riski,...
En oktobro 1921, Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) komunikas sian plej novan atingon: episkopo en Nederlando konfirmis sian « emfazan deziron, ke ĉiu propagando por Internacio Katolika (IKA) kaj Katolika Mondo restu ĉesigita kaj ke ĉiu inter-rilato kun d-ro Metzger en Graz estu rompita...
Antaŭ la milito Miyamoto Masao (1913-1989) esperis pri revolucio, estis persekutata pro sindikata kaj komunista aktivado. Dum la milito li memvole iĝis militkaptito de Usono. La postmilita vivo estis preskaŭ ekskluzive dediĉita al Esperanta agado, kiu tamen restis influata de la militaj spertoj kaj...
La japanan esperantistinon HASEGAWA Teru (Verda Majo), 長谷川 テル (1912-1947), kiu mortis en Ĉinio dum la interna milito en la aĝo de nur 35 jaroj, la naciistaj regantoj de Japanio konsideris perfidulo. Ŝi ekloĝis en Ĉinio kune kun sia ĉina edzo Liu Ren. Post la milito, la komunisma Ĉinio la registaro d...
Estis en marto 1944. La germanoj okupaciis Hungarion. Theodor Schwartz aŭ, kiel li nomis sin ekde 1936, Tivadar Soros (1893–1968), juda advokato en Budapeŝto, klopodas klarigi al sia bopatrino la minacantan danĝeron. Ŝi ne volas kredi: "Oni ne povas murdi senkulpajn homojn… Tio estas eĉ en la Biblio...