9 janvier 2021
Ce document est lié à :
info:eu-repo/semantics/reference/issn/2492-8933
info:eu-repo/semantics/openAccess
Ulrich Lins, « Esperantistoj en la Varsovia Geto », Militrakonto, ID : 10.58079/rmc6
En la historio de pereigado de judoj ofte elstare menciiĝas la Geto, kiun kreis la germanaj nazioj ekde la somero de 1940 meze de la pola ĉefurbo Varsovio. La bazaj faktoj pri tio, kiel la nazioj unue per mizerigo kaj malsatmortigo, poste per sistema murdado ekstermis la plej multajn judojn en Pollando, iĝis intertempe konataj dank‘ al multaj libroj kaj sciencaj studoj, aperintaj en pluraj lingvoj. Iom longe tamen mankis serioza trakto esperantlingva. Tio estas surpriza, kiam ni konsideras l...